Zorita de los Canes estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 65 loĝantoj sur areo de 20,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3,2 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas zoriteños respektive zoriteñas.
Ĝi troviĝas proksime al la urbetoj Almonacid de Zorita kaj Albalate de Zorita, ĉe la deklivaro de la sierra aŭ montaro Altomira, proponita kiel ZEPA (protektita birda areo); al la duka urbeto Pastrana, kun Palaco de la Princojs de Éboli kaj Placo de la Horo; al la Akvorezervejo de Bolarque, kie kunfluas la rivero Taĵo kaj Guadiela, kaj al La Bujeda, zono en Altomira kun anzinaroj jarcentaj kaj rigardejoj al Kvenko.