Zundert

Urbodomo
Preĝejo, ĉe kiu laboris la patro de Van Gogh kiel pastro

Zundert (Pri tiu ĉi sono aŭskultu) estas komunumo de Nederlando, en la provinco Nord-Brabanto ĉe la landlimo al Belgujo. Loĝas 21.084 loĝantoj sur areo de 119,84 km² (2006). Zundert situas ĉe la vojo de Breda al Antverpeno kaj konsistas el la kvartaloj Zundert, Achtmaal, Klein-Zundert, Rijsbergen kaj Wernhout.

La municipo famas ĉefe kiel naskiĝloko de la pentristo Vincent van Gogh.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne