Hans Albert EINSTEIN [ajnŝtajn] (naskiĝis la 14-an de majo 1904, mortis la 26-an de julio 1973) estis svis-usona inĝeniero kaj edukisto, la dua infano kaj unua filo de Albert Einstein kaj Mileva Marić. Hans A. Einstein estis dumlonge profesoro de Hidraŭlika Inĝenierado en la Universitato de Kalifornio en Berkeley. Einstein estis amplekse agnoskita pro sia esploroj pri transporto de sedimentoj. Por honorigi lian elstarajn atingojn en Hidraŭlika Inĝenierado, la Usona Societo de Civilaj Inĝenieroj establis la "Premion Hans Albert Einstein" en 1988 kaj tiu ĉiujara premio estas atribuita al tiuj kiuj faris gravajn kontribuojn al la fako.